La ekonomio de Indonezio estas la plej granda en Sudorienta Azio, la 16a plej granda en la mondo laŭ MEP kaj la 7a enkalkulante la aĉetopovon. Indonezio estas membro de la Grupo de la 20 kaj sojlolando, inter evolulando kaj evoluiĝintaj landoj.[1]
Indonezio dependas el landa merkato kaj el la registara buĝeto; la centra registaro posedas 141 entreprenojn. Ankaŭ la administrado de prezoj de gamo de bazaj varoj (kiel rizo kaj elektro) ludas gravan rolon en la merkata ekonomio de Indonezio. Tamen, ekde la 1990-aj jaroj, la majoritato de la ekonomio estis kontrolita de indoneziaj privatuloj kaj de eksterlandaj kompanioj.[2][3][4]
En 2012, Indonezio anstataŭis Baraton kiel la due plej rapida kreskanta ekonomio en la grupo de G-20, malantaŭ nur Ĉinio. Ekde tiam, la ĉiujara kresko malrapidiĝis kaj fluktuis je ĉirkaŭ 5%.[5]
La oficiala monunuo en Indonezio estas indonezia rupio (1 IDR). Deviga interŝanĝo de valutoj ne ekzistas. Senproblema estas regule interŝanĝo de usonaj dolaroj, ceterajn mondajn monunuojn eblas interŝanĝi nur en grandaj urboj, ĉe ĉiu preta mono validas, ke estas postulataj sole novaj monbiletoj kun ŝirma strieto. Interŝanĝo de ĉekoj kun loka monunuo estas senproblema, sed kompare kun la preta mono neavantaĝa.
Agrikulturo estas ŝlosila sektoro kiu kontribuis je 14.43% al la MEP.[6] Nuntempe, estas ĉirkaŭ 30% de la terareo uzata por agrikulturo kaj ĝi laborigas ĉirka 49 milionojn da personoj (41% el la totala laborforto).[7] Unuarangaj agrikulturaj produktoj estas rizo, manioko (tapioko), arakidoj, kaŭĉuko, kakao, kafo, palmoleo, kopro; kortobirdoj, bovoj, porkoj, kaj ovoj. La produktado de palmoleo estas kerna por la ekonomio ĉar Indonezio estas la plej granda produktanto kaj konsumanto de tiu produkto, kiu havigas ĉirkaŭ duonon de la tutmonda peto.[8] Plantejoj en la lando etendiĝis tra 6 milionoj da hektaroj en 2007,[9] kaj estis replantada plano por aldonaj 4.7 milionoj por plibonigi la produktadon por 2017.[10] Estas multaj negativaj sociaj kaj mediaj efikoj de la produktado de palmoleo en Sudorienta Azio.
Trinkmono ne estas en Indonezio kutima, tamen malgranda trinkmono dum pagado estos bonvenigata. En luksaj hoteloj kaj restoracioj trinkmono estas kutime alkalkulita al la prezo (proksimume 10%). Oni uzas la trinkmonon por dungitaj ŝoforoj kaj ĉiĉeronoj, ĝentile estas lasi malgrandan mon-donacon vizitante moskeon, templon aŭ sanktejon. En grandaj urboj estas superbazaroj, aĉetcentrejoj kaj vendejdomoj kun firme fiksitaj prezoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search